Neforgesebla UK preparata por Lisbono

LKK de la 103-a UK en Lisbono

Antaŭ multaj jaroj, kiam la portugalajn esperantistojn unue kontaktis la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, instigante nin inviti la Universalan Kongreson, ni estis iom skeptikaj pri la afero. Nia ĉefa hezito temis pri tio, ĉu ni havas sufiĉan homforton por organizi tiel grandan eventon kaj ĉu la financoj de nia asocio eltenus tion.
Post detalaj klarigoj kiel la UK-oj funkcias nuntempe, kiu prenas la financan riskon, pri la labormetodo kaj utiligo de teknologio por simpligi kaj rapidigi la aferojn, kaj inspiritaj de la sukcesa organizado en la landoj, kie la movado estas malpli granda ol tiu en Portugalio, ni decidis, ke ni ne nur pretas inviti la ĉefan eventon de la Esperanta Movado, sed ke en Lisbono la kongreso estos unu el la plej bonaj iam ajn. Almenaŭ tio estas nia celo!

La sekva paŝo estis decidi kiu loko estas la plej taŭga por la kongresejo. Ni, kune kun KKS, vizitis kelkajn ejojn, inter ili modernajn kongresejojn kaj aliajn kunsidejojn. Tamen, pro la situo kun facila atingebleco aldone al la plej bona financa oferto, la elektita, kvazaŭ natura loko por nia kongreso estis la Universitato de Lisbono (Rektorejo kaj Fakultato pri Juro). Ĉiuj kunsidejoj havas klimatizon – ni aldonu tion por trankviligi homojn, kiuj pensas, ke ĉie en suda Eŭropo oni suferas varmon dum la somero. Lisbono estas urbo ĉe la oceano, arboplena kaj (re)konstruita tiel, ke la loĝantoj ĝuas agrablan temperaturon kie ajn ili estas.
Ni ŝatus diri, ke la plej promenemaj homoj povas veni piede de la flughaveno ĝis la kongresejo, ĉar ĝi troviĝas nur ĉirkaŭ 3 kilometrojn for de la universitato. En la kongreseja regiono estas hoteloj, gastejoj kaj ludomoj kun diversaj prezkategorioj. Krome, je kelkaj metroj estas metrostacio kaj sep buslinioj bone konektas nian kongresejon kun la tuta urbo.
LKK konscias pri la strukturo de la kongreso, ke estas malfacile aldoni novajn erojn en ĝi sen ke tio influu aliajn erojn, sed, eĉ tiel, ni jam cerbumas por ke la kongresanoj restu tiel bone impresitaj de la UK kaj de ni, ke ili deziru reveni kiel eble plej baldaŭ al Portugalio, prefere okaze de estonta Esperanto-aranĝo.
Nuntempe la ekonomio multe influas la decidon ĉu iri aŭ ne al iu renkontiĝo kaj ni fidas ke la relative malaltaj prezoj en Portugalio kaj la fakto, ke unuafoje la UK okazos en nia lando, kontribuos por ke la nombro de kongresanoj estu pli alta ol en la lastatempaj UK-oj. Ni pensas ke nova kongreslando, kun riĉaj historio kaj kulturo, la kontakto kun “novaj” esperantistoj, feria (t.e. agrabla) vetero instigos kaj novajn kaj oftajn partoprenantojn aliĝi al la 103-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni zorgos ke neniu bedaŭros veni ĉe ni en julio 2018!


Bonvenon al la UK
en Lisbono!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.