Ne nur lingvo! Kiel Zamenhof kreis popolon

D-ro Mark Fettes
Prezidanto de UEA

Ludoviko Lazaro Zamenhof, kies vivon ni omaĝas hodiaŭ, estas tutmonde konata kiel la “aŭtoro” de la internacia lingvo Esperanto. Aŭtoro li ja estis, tute laŭvorte, kaj ankaŭ vortaristo, redaktoro, tradukisto kaj korespondanto. Se ekzistus muzeo de sanktaj objektoj el la historio de Esperanto, la skribotablo kaj la skribmaŝino de Zamenhof ricevus tie honoran lokon.

Per tiu skriba aktivado, Zamenhof lokiĝas en longega tradicio de eŭropaj intelektuloj, kiuj jam de antikvaj tempoj kultivis komunajn ideojn kaj tradiciojn tra vasta teritorio per la disvastigo de manuskriptoj, leteroj, libroj. La epoko de la Kleriĝo, kiu starigis la idean fundamenton por la laboro de Zamenhof, baziĝis unuavice sur la kapablo de verkistoj facile interŝanĝi ideojn kaj popularigi ilin inter la rapide kreskantaj tavoloj de la mezaj kaj laboristaj klasoj. Grandaj eŭropaj figuroj kiel Rousseau, Darwin kaj Goethe atingis sian influon per tia konstanta verka kaj koresponda agado.

Zamenhof tamen frontis baron, kiun ne frontis tiuj aliaj geniuloj: li celis ne nur disvastigi la ideon de internacia lingvo, sed ankaŭ konvinki homojn lerni kaj uzi ĝin. En la historio de planlingvoj, nur tre tre malmultaj aŭtoroj sukcesis trapasi tiun baron, kaj neniu en la sama skalo kiel Zamenhof. Schleyer kun Volapük, Peano kun Latine sine Flexione, Couturat kun Ido, Jespersen kun Novial, Gode kun Interlingua — ĉiuj tiuj brilaj matematikistoj, lingvistoj kaj filozofoj estis same idoj de la eŭropa Kleriĝo, ili ĉiuj disponis pri la samaj aŭ eĉ multe pli vastaj rimedoj kiel la modesta varsovia kuracisto, kaj ili ĉiuj trovis sin antaŭ defio, kiu en la fino montriĝis por ili nesolvebla. Nome, ne sufiĉas aŭtori lingvon; oni devas ankaŭ kultivi lingvo-komunumon kaj lingvan movadon.

Do, por kompreni la genion de Zamenhof, oni devas rigardi ne nur al la lingvaj trajtoj de Esperanto, jam vaste konataj kaj analizitaj. Oni devas krome konsideri, kion li faris por doni formon kaj vivon al la popolo kiu portas la lingvon. Kaj jam per tia elekto de vortoj, ni eniras kampon plenan de minoj. Ĉar kio estas popolo? Ĉu vere havas sencon paroli tiel pri la parolantoj de Esperanto, kiuj vivas tiom dise, kiuj parolas tiom da aliaj lingvoj, kiuj estas anoj de tiom da diversaj nacioj kaj gentoj? Ĉu ne temas simple pri hazarda kolekto de homoj kun komuna intereso, simile kiel la kolektantoj de poŝtmarkoj aŭ la ludantoj de ŝako? Aŭ, en plej bona kazo, pri la uzantoj de oportuna teknikaĵo, kiel, ni diru, la nuntempaj utiligantoj de la komputila sistemo Linukso?

Zamenhof mem profunde pensis pri la demando, kio estas popolo. Kreskinte en judaj familio kaj medio en Bjalistoko, ekde siaj universitataj jaroj li aktive interesiĝis pri la diversaj movadoj, kiuj pledis por tiu aŭ alia solvo al la daŭra aparteco kiun la judoj spertis en la eŭropaj socioj. Oni fakte povus diri, ke en lia vivo la solvo de la juda demando profunde interplektiĝis kun lia pensado pri Esperanto kaj ĝia estonteco. Nome, ju pli li pensis pri la juda sperto, des pli li konvinkiĝis, ke oni ne povas atingi pacon kaj justecon por unu popolo, se oni ne atingas pacon kaj justecon por ĉiuj. Sed li vidis ankaŭ, ke la necesa sento de komuneco inter la popoloj kreskos nur per la kultivado de specifa idea kaj kultura tradicio — kiel dolorige instruis la juda sperto, ne sufiĉas la simpla premo de cirkonstancoj, eĉ tra jarcentoj da kunvivado. La popoloj restos dividitaj, ĝis ĉiuj povos senti sin samtempe anoj de plia tutmonda popolo neŭtrale homa.

Tiu koncepto de Zamenhof nun ŝajnas al ni natura, kvazaŭ li jam tenis ĝin dekomence. Sed fakte li devis iri sufiĉe longan vojon, antaŭ ol ĝi iĝis la bazo de lia aliro al Esperanto. En la Unua Libro de 1887, ni vidas lin lukti inter sia intuicia konvinko, ke internacia lingvo estas afero de sentoj, afero de la koro:

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

kaj lia intelektula emo ĉion bazi sur racia argumentado:

La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido, kun antaŭe preta penso, ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio; mi devas tial antaŭ ĉio peti la leganton, ke li formetu tiun ĉi antaŭjuĝon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon.

En la sekvaj jaroj, Zamenhof plej ofte inklinis al la dua vojo. Estas ofte malfacile taksi, kiugrade Zamenhof mem kredis je la ebleco “formeti antaŭjuĝojn” kaj fariĝi esperantisto surbaze de racia konvinkiĝo. Tamen tio estis lia ĉefa aliro dum la unuaj jaroj de la movado. Temis ne nur pri parolado al eksteruloj, kiel en la fama eseo Esenco kaj estonteco el 1900, kie li tre logike kaj sisteme elmetis argumenton, ke Esperanto nepre devas venki. Temas ankaŭ pri lia aliro al la gvidado de la movado. Se ni ekzemple rigardas liajn sinsekvajn vanajn klopodojn fondi internacian ligon de esperantistoj — en 1889-1890, en 1893-94, kaj en 1897, kiam temis pri kunvoko de internacia kongreso—ni vidas, ke li aliras la taskon ne de la emocia kaj identeca flanko, sed kvazaŭ organizanto de societo de akciuloj.

Kiel aliaj grandaj mensoj, tamen, Zamenhof ne lasis sin bridi de troa konsekvenceco. Dum tiuj samaj jaroj, kiam li klopodis racie organizi la esperantistojn, li tute senhonte publikigis la emociplenajn, inspirajn poemojn kiuj poste, kun liaj kongresaj paroladoj, fariĝos liaj plej famaj verkoj. La Espero aperis jam en 1890:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko,
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugas ĝi al loko…

kaj La Vojo en 1896:

Tra densa mallumo briletas la celo
Al kiu kuraĝe ni iras,
Simile al stelo en nokta ĉielo
Al ni la direkton ĝi diras…

Estas ja memevidente, ke tiajn poemojn oni ne verkas por societo de akciuloj!


La jaro 1901 estis, laŭ mi, speco de turnopunkto. En januaro de tiu jaro, Zamenhof publikigis sian longan ruslingvan eseon pri Hilelismo, en kiu li unuafoje arigis siajn argumentojn por la “kreo de neŭtrala popolo” kiu povas superi la naciismojn kaj sektismojn kiuj kaŭzas tiom da doloroj en la mondo. En tiu momento ankoraŭ temis pri juda projekto, ne celata al la esperantistoj, kvankam Zamenhof ja antaŭvidis rolon por sia lingvo en la kreo de tia popolo. Sed metinte siajn ideojn sur paperon, li sendube komencis pensi pli konkrete pri ilia aplikado al la Esperanto-movado, kiu komencis rapide kreski en Francio kaj aliaj okcidenteŭropaj landoj. De tiu momento ni komencas vidi pli klare tiun Zamenhof, kiun ni hodiaŭ memoras, la Zamenhof de la kongresaj paroladoj, tiun kiu insistos deklami en Bulonjo la Preĝon sub la Verda Standardo, kiu komprenis, ke ne sufiĉas krei lingvon, ke necesas doni al ĝi spiritan kaj idean dimension kiu tuŝas la animon.

Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado, nun en Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro ; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed iradas antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperas por ĉiam. Gravegaj estas la nunaj tagoj en Bulonjo-sur-Maro, kaj ili estu benataj!

Zamenhof ja neniam sukcesis fondi internacian ligon de la esperantistoj – tio estis la atingo de la juna sviso Hector Hodler, kiu troviĝis inter la aŭskultantoj de Zamenhof en la urba teatro de Bulonjo. Sed estis tamen Zamenhof, kiu sukcesis doni al la esperantistoj fortan ni-senton, senton de identeco, senton ke ili estas pli ol nur hazarda kolekto de lingvo-uzantoj. Kaj ni devas agnoski la kuraĝon, kiun tio bezonis, ĉar tiaj emociaj deklaroj kaj inspiraj metaforoj ne estis bonvenaj ĉe la francaj gvidantoj, eĉ ne ĉe tiuj, kiuj estis la plej proksimaj amikoj de Zamenhof, kiel Javal kaj Michaux. Ili trovis lin mistikisma, “kvazaŭ juda profeto,” kaj timis ke li subfosos la seriozecon kaj neŭtralecon de la movado. Sed per sia propra ekzemplo Zamenhof montris, ke ne devas ekzisti kontraŭdiro inter la racio kaj la emocioj, inter praktika utileco kaj idea inspiriĝo. Lingvo, lingva komunumo, lingva movado, devas enteni ĉion, kaj tiel eblas ankaŭ por ĉiu unuopa esperantisto.

Unu el la ĉefaj rimedoj por esprimi tiun inkluzivecon estas la literaturo. Ĝuste tial, ŝajnas al mi, Zamenhof en la lasta jardeko de sia vivo ĵetis sin energie en la tradukan laboron. Liaj pli fruaj tradukoj, kiel Hamleto, celis riĉigi la fruan lingvon kaj elmontri ĝiajn kapablojn; nun, en la jaroj post Bulonjo, li produktis mirindan serion de verkoj, tradukante la Fabelojn de Andersen, la hebrean Biblion, verkojn de Schiller, Goethe, Heine, Orzeszko, Gogol, Molière, kaj eĉ la jidan verkiston Ŝalom-Alejĥum. Ne plu temis pri demonstro, temis pri kultivado de kultura bazo inda je popolo neŭtrale homa. Kaj tio ŝajnas al mi tre inda krono de la vivlaboro de Zamenhof, kiu ne nur kreis mirindan lingvon, ne nur spiris en ĝi la spiriton de alta idealo kaj donis al ĝi kvazaŭ popolan identecon, sed ankaŭ nutris ĝin per gravaj verkoj el la okcidenta kultura heredaĵo. Kiam li demetis ĉian oficialan rolon en la movado en Krakovo, 1912, li postlasis lingvon kaj komunumon kapablajn elteni la plej severajn ŝtormojn de la 20a jarcento, memfidajn, vivoplenajn, maturiĝantajn.

Zamenhof estis homo de sia epoko kaj sia loko. Esperanto ja portas la spurojn de tio, en sia vortaro kaj gramatiko, en siaj retorikaj formoj kaj kulturaj tradicioj. Ĝia universaleco estas samtempe tre specifa universaleco, se tiel diri, naskita sur pola tero, nutrita per judaj spertoj, akvumita per riveroj rusa, germana, franca kaj angla, por ne paroli pri la greka kaj latina. Tamen, same kiel Esperanto mem ekhavis vivon kaj valoron pli vastan ol tiuj radikoj, Zamenhof kreskis al mondrigardo preter tiu de siaj samtempuloj kaj samlokanoj. Lia kuracista diagnozo restas pli ol iam aktuala, en mondo disŝirita de reciprokaj miskomprenoj kaj malamoj; lia kuracilo, same efika, por tiuj kiuj pretas sekvi lian defian recepton.

Honoron al lia memoro!