La nova numero

Abonantoj jam povas elŝuti la februaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la februara numero:
27 | Grégoire Maertens centjariĝis!
28 | UEA: Mesaĝo de D. Charters, okaze de la festado de la centjariĝo de Grégoire Maertens
28 | Naskiĝfesto de Grégoire Maertens

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2024. Komuniko 1151

Edukado, kaj la transdono de scio, riĉigas la homan socion laŭ amaso da manieroj, ekde individua bonfarto kaj civitaneco, ĝis ekonomia kresko, redukto de malegaleco kaj socia unuiĝo. Ĝi permesas al homoj kompreni sian kulturon kaj plene partopreni, ekonomie kaj politike, en socio. Per edukado por ĉiuj, oni realigas aspirojn kaj trovas vojojn por vivi pli bone.

Starigita premio omaĝe al Grégoire Maertens, eksa Prezidanto de UEA, pro lia 100-jariĝo. Komuniko 1148

Honore al la eksa Prezidanto de UEA Grégoire Maertens, kiu iĝis 100-jara la 1-an de januaro 2024 kaj kiu rolis kiel prezidanto dum la jaroj 1980-1986, estas starigita la premio Grégoire Maertens, aljuĝota ĉiujare al organizaĵo aŭ esperantisto, kiu aparte kontribuis aŭ kontribuas al la progreso de la movado por Esperanto kaj rilataj demandoj. La ĵurio de la premio konsistas el la eksaj prezidantoj de UEA, kiuj pretas servi por tio.

Spektu la riĉan programon de la Virtuala Kongreso kaj la UK ĝis la jarfino. Komuniko 1146

Preskaŭ mil partoprenantoj en la kvara Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) povis spekti tre riĉan programon, inkluzive multajn programerojn de la 108-a Universala Kongreso (UK) en Torino. La VK-programo estas grandparte daŭre spektebla, sed nur ĝis la fino de decembro 2023: https://vk.retevent.com/. Tiuj, kiuj maltrafis la VK, daŭre povas aliĝi!

Paĝoj