Lundo, Februaro 4, 2019 - 18:21
La unua parto
• Emile Malanda

En Uvira
De Burundo la kunordiganto vojaĝis al Uvira (orienta DR Kongo). Okaze de la unua laborkunsido kun tieaj esperantistoj la kunordiganto parolis pri la Esperanto-movado en la mondo kaj kiel firmigi ĝin en Afriko. Li emfazis pri la Esperanto-movado en DR Kongo informante ilin pri DKEA kaj DKEJO, ne konataj de multaj el ili. Samokaze li insistis pri la Esperanto-instruado kaj parolis pri UEA, ĝiaj strukturo kaj funkciado; pri la landaj asocioj kaj fakgrupoj aliĝintaj al ĝi; pri la Afrika Komisiono de UEA; pri la okazigo de Afrika Kongreso de Esperanto de UEA, ktp.
|
Dimanĉo, Februaro 3, 2019 - 09:59
• Emile Malanda

La nuna kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA Emile Malanda, UEA-Estrarano pri Afriko Lee Jungkee kaj la Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo de UEA Martin Schäffer kunigis la ideojn por ebligi la rondvojaĝon de Emile Malanda tra tri landoj de Afriko; la celo de tiu plano estis malkovri, sperti kun afrikanoj, renkontigi fizike regionajn kaj naciajn reprezentantojn, revigligi la Esperanto-agadojn, informi pri Esperanto diversajn lokajn organizojn, klarigkampanji pri la agadoj de UEA ktp. Helpe de la UEA-Estrarano pri Afriko s-ro Lee Jungkee, UEA aprobis la planon realigi tiun rondvojaĝon kaj la anonco pri la monkolekto estis lanĉita de Lee Jungkee kaj Emile Malanda. Do, iom da mono kolektiĝis tra la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer. Nome de la Afrika Komisiono la kunordiganto dankis la mon-donacintojn, helpe de kiuj efektiviĝis la projekto.
|
Lundo, Januaro 28, 2019 - 17:05
• Stefan MacGill,
Jérémie Sabiyumva

AMO-45 okazis sinergie kun la Mezorienta Kunveno (MK), kiu pasis de la 30-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2018 (inkluzive de postkunvenaj ekskursoj). MK tipe altiras kvardekon da partoprenantoj – ege fidelaj kaj revenemaj, grandparte el Eŭropo. Simile okazis por la ĵusa MK en Marakeŝo, Maroko, fascina lando kien iris MK kaj AMO unuafoje. Jen lando kun lernantoj kaj plurrilate favoraj kondiĉoj, kiu meritas de UEA plian atenton.
|
Dimanĉo, Januaro 20, 2019 - 20:38
Longa vojo al la fontoj de la ĉokolado
• Roland Schnell
 1. En la Kakaoarbaro (Roland Schnell la tria de maldekstre); 2. Nokto apud Lago Bosomtwi (proksime al Kumasi); 3. Kun ganaa esperantisto Alfred en Accra; 4. Kun la kolegoj antaŭ la slogano de la projekto ENGHACO (Energize Ghana by Unitization of Cocoa Pod Husks)
La vojo al la fontoj de la ĉokolado estis longa kaj temporaba. En 2013 mi eksciis per kontakto kun afrikaj farmistoj pri la valoro de la restaĵoj, kiuj ekestas dum la produktado de kakao. En Ganao, kiel en ĉiuj aliaj landoj, kiuj produktas kakaon, oni nur eksportas la grenojn de la kakaoarbo kaj lasas la kakaoujojn en la kakaoarbaro. Estas materialo simila al ligno kaj ni taksis, ke nur en Ganao estas ĉirkaŭ 1 miliono da tunoj jare. La farmistoj rakontis, ke ili provis eksporti la materialon al Britio por anstataŭigi karbon.
|
Merkredo, Decembro 12, 2018 - 12:27
• Mulele Mbassa
Kion fari por helpi kaj savi la kreskantan grenon? Ni proponas, ke UEA nun okulorigardu la estontajn esperantistojn kaj kreu strategion, kiu veku intereson ĉe la junaj esperantistoj ŝati la lingvon; ankaŭ UEA trovu pli da eblo servi kaj flegi ilin. UEA ne nur konsideru la statistikon pri la parolantoj de la lingvo, sed ankaŭ atentu la novbakitajn esperantistojn en la kluboj/grupoj kaj asocioj, kiuj aniĝas aŭ membriĝas, por ilin progresigi. Korespondamikoj estas bezonataj!
|
Mardo, Decembro 11, 2018 - 13:39
• Mulele Mbassa
 Esperantistoj en Bunda (Tanzanio)
La genia ideo de d-ro L. L. Zamenhof krei Esperanton kiel pontolingvon por la homaro ne estis fakto simpla kaj facile kredebla ago por altiri atenton de la homoj el la tuta mondo, ke ili kuniĝu por lerni la lingvon kaj ĝin uzi por interkomunikado, sen antaŭvido pri avantaĝo de la lingvo mem.
|
Vendredo, Decembro 7, 2018 - 12:29
• Apélété Agbolo, togolanda esperantisto
De la 12-a ĝis la 16-a de septembro 2016 okazis ateliero pri kapabligo por membroj de la evea Akademio, kiu okupiĝas pri firmigo de la evea lingvo parolata sudparte de Togolando kaj unu el la ĉefaj lingvoj de la lando.
|
Sabato, Novembro 24, 2018 - 12:08
• Joel Muhire,
el Rutshuru, Kongo D.R.
Estas memevidente, ke Afriko paŝas progresen en la Esperanto-movado; por mi estas dubinde, ĉu ekzistas afrika lando sen esperantistoj! Ĉu tamen estas denaskaj esperantistoj en Afriko aŭ homoj, kies ĉiutaga lingvo estas Esperanto? Ĉiuj respondoj estas: kompreneble, jes! Sed ne multaj, miaopinie! Eble estas nur manpleno da tiaj homoj kaj familioj, en kiuj Esperanto estas ĉiutaga praktikaĵo; pri tio ĉi mi povas doni ekzemplon de Esperanto-familio, kiun mi konas: tiun de Hubert, kies edzino kaj gefiloj ĉeestas kurson en Solidareco Bona Volo (SBV-Rutoboko) en la urbo Goma!
|
Vendredo, Junio 16, 2017 - 19:17
• Cyprien Guiya kaj Athanase Eke
Saluton karaj legantoj!
Ni salutas vin el Benino. Ni invitas vin legi nian skribaĵon. Ni estas Guiya Cyprien kaj Eke Athanase, ni estis lernantoj el mezgrada lernejo, kie ni havis la ŝancon lerni Esperanton, danke al s-ro Latifou Gbadamassi, la nuna prezidanto de ABeE, la Landa Esperanto-Asocio de Benino. Post nia sukceso en la unua universitata diplomo (scienca diplomo), ni pasiiĝis pri agronomio (agrikulturo, bredado...).
|