Mardo, Augusto 25, 2020 - 13:20

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) ricevis la suban foton el la arkivo. Ĝi similas al iu eltranĉaĵo el iu ĵurnalo aŭ simile. Se iuj el vi scias, kiu estas sur la foto, kiam ĝi estis farita kaj kie, estus granda helpo, se kontaktos la redakcion de la Festivala Kuriero: redakcio@revuoesperanto.org. Koran dankon!
|
Merkredo, Aprilo 29, 2020 - 22:19
Parolado de Humphrey Tonkin al la 7-a Irana Esperanto-Kongreso, 18 aprilo 2020

Tutunue mi diru al vi kiel granda plezuro estas havi okazon alparoli iranajn esperantistojn. Mi tra multaj jaroj sekvis la Esperanto-agadon en Irano – fakte ekde la mezaj 1970aj jaroj. Mia sola vizito al Irano, en 1977, konvinkis min ne nur pri la efika agado de la iranaj esperantistoj por Esperanto sed ankaŭ pri la gastamo kaj progreso de la lando. Ni nun troviĝas en periodo de krizo politika kaj saneca. Ĉu eble la nuna pandemio instruos al ni denove kiel grave estas konservi la homan vivon, kiel esence estas, ke ni kune laboru por la bono de la homaro? Ĉu eble unu krizo, tiu pri la korona viruso, povus konvinki nin forigi alian – tiun pri politika dividiĝo, malamo kaj sensenca elspezo de energio je eterna disputado? Kaj ĉu la mesaĝo de Esperanto povus rapidigi la alvenon de la paco? Ni povas almenaŭ tion esperi.
|
Dimanĉo, Aprilo 12, 2020 - 18:52
• Hector Hodler (En Esperanto aperas la unuan fojon. Trad. el la franca Mireille Grosjean)

Necesas organizi sin por militi; sed milito inter civilizitaj ŝtatoj nenion organizas. Ĝi anstataŭigas ĥaoson per alia ĥaoso.
En la menso de la eŭropaj gvidantoj, sendepende de ilia grupa aparteno, la demando pri federacio eĉ ne aperas. Tamen en la anarkio, kiu nun regas inter la potencoj, nur ekvilibro povos ebligi, ke paco povu ekzisti iagrade. Evidente tiu sistemo ne estas perfekta kaj oni komencas konstati, ke, en tiom malstabila sistemo, la paco povas fiaski pro iu eta incidento. Nepras pensi pri nova ordo.
|
Vendredo, Aprilo 10, 2020 - 18:58
• Mireille Grosjean

Pro la malkovro de novaj dokumentoj kaj arkivoj aperas novaj facetoj de la personeco kaj agado de tiu granda majstro. Majstro, ĉar post la genia ideo de Zamenhof, la fondinto de Esperanto, Hodler vidis la bezonon de tutmonda strukturo por efikigi la agadon de la esperantistoj. Li evoluigis la ideon de «konsuloj» en diversaj landoj, kiuj nun nomiĝas delegitoj kaj agadas tra la mondo, konsistigante reton. En 1908 dank’ al liaj klopodoj estis fondita Universala Esperanto-Asocio, UEA. Tiu tute juna institucio povis tuj ekagi dum kaj post la unua mondmilito kune kun la Ruĝa Kruco por helpi al retrovo de familiaj membroj disŝiritaj tra Eŭropo pro la bataloj, fuĝoj kaj migradoj. La fakto, ke la Centraj Oficejoj de UEA kaj de la Ruĝa Kruco situis ambaŭ en Ĝenevo, kontribuis al tiu efika kunlaboro. Ankaŭ la neŭtraleco de Svislando helpis.
|
Ĵaŭdo, Aprilo 9, 2020 - 19:10
* Ĉi tio estas resumo de la artikolo de Ulrich Lins. La plenan tekston legu en la ĉi-jare aperonta libro Hector Hodler, pacisma sinteno. Pliajn informojn pri ĝi trovu en la sekva artikolo. (Red.)
Hector Hodler, kiu antaŭ 112 jaroj fondis Universalan Esperanto-Asocion, estis la filo de svisa pentristo kun intertempe monda famo. La patro, Ferdinand Hodler (1853–1918), devenis el malriĉa familio, kiu loĝis en vilaĝeto proksime al Bern, do la germanlingva parto de Svislando.
En Ĝenevo, la 1-an de oktobro 1887, naskiĝis Hector. Lia patro tiutempe ankoraŭ ne estis fama pentristo, kia li iĝis estontece. La patrino de Hector, Augustine Dupin, estis modesta kudristino. Privat jene priskribis sian unuan renkonton kun Hector:
Kiam mi dekdujare eniris la gimnazion, mi tuj rimarkis tiun novan kamaradon, altan, malgrasan, malriĉan, kun mirindaj okuloj kaj senordaj brunaj haroj kronantaj lian belan grekan frunton. Lia neforgesebla figuro aperis sur pli ol unu pentraĵo de l’ patro. Kiam ni kune elkuris el klaso je la kvara posttagmeze, Hector Hodler malgaje rapidis al la patra pentrejo sub tegmento por sidadi aŭ staradi terure senmove dum horoj kiel modelo.
|
Merkredo, Julio 3, 2019 - 15:07
• Roland Schnell

La 26-an de junio 2019, la vizitanta servo de la Bundesrat invitis min viziti la ĉambrojn, en kiuj Max Josef Metzger partoprenis ĝuste antaŭ 100 jaroj en la 8-a Germana Pacifista Kongreso de la 13-a ĝis la 15-a de junio 1919.
La impona konstruaĵo en Leipzig Strasse 3-4 (fronte de Mall of Berlin) ne aspektas aparte alloga, sed estas malfermita al vizitantoj kaj ĉiun vendredon oni povas observi la kunsidojn de la Bundesrat sur la tribuno (ankaŭ eblas rigardi en Lifestream).
|
Mardo, Aprilo 2, 2019 - 17:30
• Georgi Mihalkov

Revuo “Bulgara Esperantisto” estas unu el la plej malnovaj Esperantaj revuoj en la mondo. Dum 100 jaroj la revuo aperis regule. Ĉi-jare ĝi festas 100-jaran jubileon.
Estas interese relegi la unuajn numerojn, enrigardi en ilian enhavon, provi kompreni la emocion kaj ĝojon de ĝiaj unuaj redaktoroj, de ĝiaj unuaj kunlaborantoj. Unu el la pioniroj de Bulgara Esperanto-movado Atanas D. Atanasov rememoras la tagojn, kiam oni iniciatis la aperigon de “Bulgara Esperantisto”.
|
Ĵaŭdo, Marto 7, 2019 - 19:33
Cent jarojn post la letero de Zamenhof al diplomatoj
• Ulrich Lins
Komence de aprilo 1915, do antaŭ cent jaroj, Esperanto, la organo de UEA, publikigis longan leteron de Zamenhof. Ĝia titolo estis: “Post la granda milito”. Subtitole aperis la klarigo: “Alvoko al la diplomatio”. Du monatojn pli frue, la alvoko aperis dulingve en The British Esperantist¹ .
Kiam la letero estis publikigita en la revuo Esperanto, la milito jam daŭris pli ol duonan jaron. Ĝia eksplodo devigis la vojaĝantan Zamenhof reveni al Varsovio, antaŭ ol atingi Parizon, kie estis okazonta la 10-a Universala Kongreso. La milito multe turmentis lin, kaj li frue pripensis, kio okazu post ĝi. Unu rezulto estis la teksto, kiu inter la esperantistoj iĝis konata kiel “Alvoko al la diplomatoj”. Tio estas iom erariga, ĉar la adresatoj de Zamenhof fakte estis tiuj, kiuj “penos reordigi la rilatojn inter la popoloj”, do la politikistoj (ne vere nur al iliaj subuloj, la “diplomatoj”), kies tasko estis rekonstrui la postmilitan mondon.
|
Sabato, Januaro 26, 2019 - 16:23
• L. P.

La esperantistoj ne forgesis Ada Sikorska, Honoran Membrinon de UEA, unu el la plej grandaj figuroj de nia Movado, kies datreveno de la morto falis la 7-an de la pasinta aŭgusto.
Ada famiĝis i.a. pro tio, ke ŝi transprenis de Teo Jung la tiaman sendependan gazeton Heroldo de Esperanto (fondita en 1920) kaj redaktis ĝin honorofice dum 34 jaroj (1962-1996) en Bruselo, Madrido kaj Torino ĝis sia morto: memorindaj estas la specialaj duoblaj aŭ trioblaj numeroj pri la universalaj kongresoj kaj pri kulturaj temoj sugestitaj de Unesko. Entute ŝi redaktis pli ol 500 numerojn. En tiu periodo Ada kun granda volstreĉo trifoje adaptiĝis al la radikalaj ŝanĝoj de la prestekniko, transiranta de frua mankompostado de la tekstoj al linotipa metodo, ĝis la nuna komputila sistemo.
|
Sabato, Decembro 15, 2018 - 16:58
• Gerrit Berveling
Vizite en la CO en Roterdamo, mi renkontis amikon Rob Moerbeek. Tiu transdonis al mi fotokopion el iu nederlanda taggazeto, en kies rubriko «stad en land» (urbo kaj kamparo) de sabato la 11-a kaj dimanĉo la 12-a de marto 1911 enestas ankaŭ rubriko en Esperanto. S-ro J.L. Bruijn, kiu subskribis la artikoleton, plej verŝajne identas kun la konata pioniro de la laborista Esperanto-movado nialande – esperantisto de 1896 (vidu en Enciklopedio de Esperanto, vol. 1, p.71).
|