![]() Sabato, Januaro 9, 2021 - 21:20
Kunlaboro de la Internacia Esperanto-Ĥoro kun Kajto, Anjo Amika, Csabi kaj Bálint Slezák. |
![]() Sabato, Januaro 9, 2021 - 17:51
|
![]() Vendredo, Januaro 8, 2021 - 12:33
|
![]() Ĵaŭdo, Januaro 7, 2021 - 17:24
|
![]() Merkredo, Januaro 6, 2021 - 17:02
Aperis la 1-a kaj 2-a parto el 2 de la lernigado de Esperanto per la svahila lingvo, prezentita de D-ro Byelongo Elisee Isheloke surbaze de la lernolibro de prof. Nino Vessella, "Jifunze lugha ya kiesperanto". La instru-sesioj estas registritaj kadre de projekto por faciligi virtualan lernadon de Esperanto por ĉiuj en siaj etnaj lingvoj. La projekto nomiĝas "Esperanto-Kursaro Tibor Sekelj", kiun gvidate de prof. Renato Corsetti iniciatis Irana Esperanto-Asocio (IrEA), kiu malavare ĝin donacis al UEAviva, pro kio UEA sincere dankas. |
![]() Mardo, Januaro 5, 2021 - 13:37
|
![]() Vendredo, Januaro 1, 2021 - 16:00
• Duncan Charters
|
![]() Sabato, Decembro 26, 2020 - 21:04
• Amri Wandel
La jaro 2020 restos en ĉies memoro kiel la jaro de la Pandemio, la plej severa en jarcento, sed ankaŭ la plej science sekvata, esplorata kaj espereble – venkata per rekorde rapida evoluigo de novspeca (mRNA) efika vakcino. Ĉe AIS la koronviruso havis du gravajn efikojn: unue oni nuligis la GEA-IFEF-PEA kongreson, en majo, en kies kadro devus okazi SUS37. Due la 73-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazis unuafoje defore, kadre de la Virtuala Kongreso (VK), al kiu aliĝis ĉ. dumil personoj el pli ol 90 landoj. Unuafoje okazis virtualaj ekzamenoj fine de la IKU-AIS kursoj, kaj unufoje la IKU-AIS-libro aperis rete anstataŭ ol papere kaj estis senpage elŝutebla (eblas tamen mendi paperan ekzempleron ĉe la redaktoroj, eldonejo Impeto aŭ mi). Ene de du semajnoj elŝutoj ĝin senprecredenca nombro de pli ol 2500 personoj. Post la Solena Malfermo de la VK okazis la tradicia IKU-Inaŭguro. Mi prezentis koncizan historion de IKU kaj AIS. Fine mi prezentis la IKU-AIS libron: la kolekto de tekstoj de la IKU-AIS prelegoj, eldonata ĉiujare ekde 1998. Preskaŭ ĉiuj IKU-libroj, inkluzive la ĉi-jara estas haveblaj en la IKU-paĝo de UEA: https://uea.org/teko/IKU/. |
![]() Ĵaŭdo, Decembro 24, 2020 - 15:48
Eĉ se la UK-2020 en Montrealo ne okazis pro la pandemio kaj estas movita al 2022, la Montreala LKK eldonis belan kaj inspiran memoraĵon de tiu ĉi jaro: la Poŝtkarton kaj Poŝtmarkon de Espero. Havu la vian kiel donaceton al vi aŭ viaj amikoj por la jarfinaj festoj! Sur la antaŭo de la poŝtkarto aperas la vortoj “2022: Montrealo atendas vin”, kun la ĉielarko kaj la ĉiellinio de Montrealo. Dorsoflanke troviĝas la inspira citaĵo de Zamenhof: “Nur rekte, kuraĝe kaj neflankiĝante ni iru la vojon celitan!” “Tiu ĉi frazo inspiris, nin, la montrealanojn, kaj espereble inspiros ĉiujn esperantistojn”, diras Ĵenja Amis, la sekretario de la Montreala LKK, kiu dezajnis la poŝtkarton. “Mi aparte ŝatas skribi la nomojn kaj la adresojn de homoj, al kiuj iros la poŝtkarto, sur la ĉielarkaj adreslinioj de la karto”, aldonas Ĵenja. Sur la poŝtkarto (ankaŭ dezajnita de Ĵenja) aperas ĉielarko kaj la fama frazo: “Ĉio iros bone”. |