![]() Sabato, Decembro 19, 2020 - 18:38
Post la dua mondmilito Torino estis celo de multnombraj suditalaj enmigrintoj, allogitaj de la grandaj fabrikoj, kio donis al la urbo ŝancon malfermiĝi, akcepti kaj helpi al bezonantaj eksteruloj. Tiurilate, aparte grava estis la aŭtomobila fabriko FIAT, kie deĵoris Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, dank’ al kiuj la fabriko eldonis kelkajn broŝurojn kaj mallongajn filmetojn en Esperanto, por diskonigi la urbon kaj la novajn aŭtojn. |
![]() Merkredo, Decembro 16, 2020 - 02:43
La enhavlisto de la januara numero: |
![]() Mardo, Decembro 15, 2020 - 16:54
La jaro 2020 estos memorata en la tuta mondo kiel la jaro en kiu la homaro komprenis, ke mondaj defioj, kiel la koronvirusa pandemio postulas komunajn respondojn en konsento kaj kunlaboro. En ĉi tiu jaro la parolantoj de Esperanto ankoraŭ pli firme devas deklari al la mondo siajn valorojn, ke homoj kaj popoloj estas egalaj kaj ke interkompreniĝo, toleremo kaj kunlaboro inter ĉiuj estas eblaj kaj esencaj. |
![]() Lundo, Decembro 14, 2020 - 20:38
• Mikaelo Bronŝtejn 1. PrefacetoEn 1972 post diplomiĝo mi venis al antikva urbeto Tiĥvin, Leningrada regiono, por ekofici kiel inĝeniero pri elektro en la granda uzino, viviganta la tutan urbon. |
![]() Dimanĉo, Decembro 13, 2020 - 22:55
Foto de Anna Striganova |
![]() Ĵaŭdo, Decembro 10, 2020 - 19:53
Hodiaŭ, la Nobelpremion pri literaturo ricevas la usona poetino Louise Glück (https://eo.wikipedia.org/wiki/Louise_Gl%C3%BCck). Bedaŭrinde ne ekzistas Esperanto-tradukoj de ŝiaj verkoj. La libroservo de UEA tamen ofertas librojn de pluraj iamaj premiitoj: |
![]() Lundo, Decembro 7, 2020 - 21:04
Antaŭ precize cent jaroj, la 9-an de decembro 1920, dek unu membraj ŝtatoj de la Ligo de Nacioj prezentis projekton de rezolucio al ties Asembleo. La projekto atentigis pri la bezono de praktika solvo al la lingvaj obstakloj kiuj malhelpis la diversajn naciojn, kaj aludis lastatempajn eksperimentojn pri instruado de Esperanto en lernejoj. Rezulte, oni komisiis raporton de la vica ĝenerala sekretario, Inazo Nitobe, sed, spite la favorajn konkludojn de la raporto, oni fine malakceptis la rezolucion. La prezento de tiu projekto de rezolucio tamen komencis la ligon inter la Esperanto-movado kaj internaciaj organizoj. Tiu asociiĝo daŭras ĝis hodiaŭ. Ni fieras pri nia historio de subtenado de homaj rajtoj kaj interkompreniĝo kaj nia daŭra apogado de la laboro de Unuiĝintaj Nacioj. Ni antaŭĝuas daŭrigon de tiuj klopodoj en venontaj jaroj. |
![]() Sabato, Decembro 5, 2020 - 19:23
Elŝutu kaj agu! Starigu manierojn por kapti la varbitojn, por helpi al la rejunigo de la komunumo! Iom post iom la tuta listo de afiŝoj videblos en nubo ĉe: Rapida aliro: EspeReto.com. La konstanta adreso de tiu ĉi publikaĵo estas: https://espereto.com/zt-2020-afish/ - ĝi estos aktualigata, kiam aldoniĝos novaj afiŝoj. La listo de afiŝoj aperos tie en pli klara maniero, kun bildoj kaj priskriboj. |
![]() Merkredo, Decembro 2, 2020 - 10:26
|